Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kia hel'...

Kia hel'
sur ĉiel'!
Kia verd'
sur la herb'!
Inter ĉielo blua, verda kampo
alaŭdo laŭta kantas trile,
ellogis sunon per la kanto,
la sun' rigardas ĝin jubile.

Kia hel'
sur ĉiel'!
Kia verd'
sur la herb'!
Ĉielo bluas, verdas ter', printempas,
kaj mi, kompleta idioto,
jen rimojn tie ĉi ĉarpentas
en mia strikta ĉambro-groto.